Karaj samideanoj,
Ni kun granda plezuro informas vin pri gravega mejloŝtono por Lernu.net:
ĝi ricevis sian 100-milan registritan uzanton!
ESF elkore dankas ĉiujn kunlaborantojn de lernu!, kaj ankaŭ ĉiujn
esperantistojn, kies malavaraj donacoj kontribuis al tiu ĉi sukceso.
Fakte, Lernu.net estas unu el la plej ambiciaj kaj sukcesaj projektoj
sponsoritaj de ESF, kaj tiu jubileo estas grandega atingo ne nur por nia
fondaĵo, sed ankaŭ por la tuta Esperanto-komunumo. ESF fieras, ke nia
financa subteno ebligis la ekeston de tiu ĉi unika kaj plej vizitata
Esperanto-retejo en trideko da lingvoj, kun ĉ. 100 000 paĝ-vizitoj
ĉiutage, kun pli ol cento da volontulaj lingvohelpantoj kaj tradukistoj,
kaj nun kun komunumo de cent mil registritaj uzantoj el 240 landoj! Por
festi tiun ĉi jubileon, la lernu!-teamo okazigas konkurson por krei
reklamojn por la retejo (legu pli ĉe http://lernu.net/konkurso).
ESF tre fieras pri siaj atingoj, kaj la jubileo de Lernu.net estas klara
ekzemplo de tio. Sed ni tamen vidas ankoraŭ pli grandajn eblojn por evoluo
kaj kreo de novaj Esperanto-projektoj, kaj krome necesas subteni kaj
pludisvolvi la jam ekzistantajn. Lernu.net, NASK (Nord-Amerika Somera
Kursaro de Esperanto: http://esperanto.org/nask),
edukado.net kaj aliaj projektoj sponsorataj de ESF daŭre vigle evoluas.
Ekzemple, edukado.net antaŭnelonge lanĉis Retan Instruistan Trejnadon
(RITE, www.edukado.net/rite), kaj ni investis en la kreo de aŭtomata
lingvokontrolilo por lernu!, por doni pli rapidajn respondojn al la
lernantoj kaj faciligi laboron de lingvohelpantoj (bv. vidi la testan
version ĉe lingvohelpilo.ikso.net
). Tiu estas nur du ekzemploj el multaj inciatoj, kiuj meritas vian
subtenon.
Fakte, niaj ambicioj jam preterpasas niajn financajn kapablojn, kaj pro
tio ni petas vian financan subtenon. Nia fondaĵo ne ricevas monon de ajna
registaro, kaj ni dependas de la malavaraj donacoj de homoj kiel vi, kiuj
pasie strebas al egaleco kaj plibonigo de komunikado inter la popoloj de la
mondo, por daŭre sponsori Esperanto-rilatajn edukajn kaj esplorajn
projektojn.
Ni invitas vin viziti nian retejon por lerni pli pri niaj agadoj:
www.esperantic.org kaj ankaŭ kiel vi povas subteni ESF-n: http://esperantic.org/eo/donacoj/subtenu.